PRI LA RETSERVO
Ĉar mi havas la reton je mia dispono, plaĉus al mi disvastigi la evangelion de Jesuo Kristo al multaj homoj per la reto. Tiam mi semajne sendas predikojn en la angla kaj Esperanto al multaj homoj retletere. Jen la Yahoo-retadresoj de tiu reta servo: http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/ kaj http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/. Visitu kaj aligxu al la grupo por ke vi povu ricevi miajn semajnajn predikojn.
Dio benu!
PRI MI
Mi, Gabriel Adebayo Olayinka Afolaranmi (mallonge Bayo Afolaranmi), naskiĝis en 1970 en Pamo-Isin, ŝtato de Kwara en Niĝerio. En 1993, mi ricevis la diplomon “Nigeria Certificate in Education.” Sekve mi instruis preskaŭ du jarojn en unuagrada lernejo. Post la pastrecaj staĝoj en “ECWA Theological Seminary, Igbaja” kaj “Nigerian Baptist Theological Seminary, Ogbomoso”, ambaŭ en Niĝerio. Mi ekde 1999 laboras ĉe la sidejo de la konfesio de Niĝeriaj baptistoj. Oni jam ordinis min kiel plenplenan pastoron de la evangelia servo en la konfesio en 2002. Verkado de tekstoj predikaj, provlegado kaj redaktado de eldonotaj konfesiaj legaĵoj, kaj tradukado de tiaj legaĵoj en joruban lingvon estas miaj ĉefaj taskoj ĉe la laborejo.
Mi kaj Florence Opeyemi (naskita Adeniyi) geedziĝis en 1998. Ni havas du gefilojn:Victor Boluwatife, 8-jaran filon kaj Victoria IfeOluwa, 5-jaran filinon.
Mi estas tre serioza kaj diligenta Esperantisto Niĝeria ekde 1991. Mi estas aŭtoro de la libro La Instruisto. Mia alia libro estos eldononta baldau. Oni jam eldonis multajn el liaj aliaj artikoloj en esperantaj revuoj kiel Dia Regno, Kristana Alvoko, kaj Kontakto.
Poŝtadreso: Pastor Adebayo Afolaranmi,
Baptist Building, Oke Bola,
PMB 5113, Ibadan 200001,
Oyo State, Nigeria.
Portebla telfonnumero: +234 805 515 9591
Retadresoj: spiritualdigest@yahoo.com au afolabayo@yahoo.com
“Laŭ mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio
hontiĝos, sed ke per ĉia liberparolo, kiel ĉiam,
tiel ankaŭ nun, Kristo estos glorata en mia korpo, ĉu
per vivo aŭ per morto. ĈAR ĈE MI LA VIVADO ESTAS
KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO” (Filipianoj 1:20-21).
|